Minskaj interkonsentoj

La gvidantoj de Belorusio, Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio en Minko en februaro 2015

La Minskaj Interkonsentoj estis serio de internaciaj interkonsentoj kiuj celis fini la militon en la Donbasa regiono de Ukrainio. La unua, la tiel nomita Minska Protokolo, estis redaktita en 2014 fare de la Triflanka Kontakta Grupo pri Ukrainio, konsistante el Ukrainio, Rusio, kaj la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)[1][2][3], kun mediacio de la gvidantoj de Francio kaj Germanio en la tielnomita Normandia Formato. Post ampleksaj interparoladoj en Minsko, Belorusio, la interkonsento estis subskribita la 5an de septembro 2014 fare de reprezentantoj de la Triflanka Kontakta Grupo kaj, sen agnosko de ilia statuso, de la tiamaj gvidantoj de la memproklamita Donecka Popola Respubliko (DPR) kaj Luganska Popola Respubliko (LPR). Tiu interkonsento sekvis multoblajn antaŭajn provojn ĉesigi la bataladon en la regiono kaj celis efektivigi tujan batalhalton.

La interkonsento fiaskis ĉesigi bataladon[4], kaj estis tiel sekvita de reviziita kaj ĝisdatigita interkonsento, Minsk II, kiu estis subskribita la 12an de februaro 2015[5]. Tiu interkonsento konsistis el pakaĵo da rimedoj, inkluzive de batalhalto, retiro de pezaj armiloj de la frontlinio, liberigo de militkaptitoj, konstitucia reformo en Ukrainio donanta aŭtonomion al certaj areoj de Donbaso kaj restarigo de la kontrolo de la ŝtatlimo fare de la Ukraina registaro. Kvankam batalado malpliiĝis post la subskribo de la interkonsento, ĝi neniam finiĝis tute, kaj la eroj de la interkonsento neniam estis plene efektivigitaj[6]. La partioj de la Normandia Formato konsentis ke Minsk II plurestas la bazo por iu estonta rezolucio de la konflikto.

Meze de altiĝantaj streĉitecoj inter Rusio kaj Ukrainio komence de 2022, Rusio oficiale rekonis la Luganska kaj Donecka popolaj respublikoj la 21an de februaro 2022[7]. Sekvante tiun decidon, la 22an de februaro 2022, rusia prezidanto Vladimir Putin deklaris ke la Minskaj interkonsentoj "ne plu ekzistis", kaj ke Ukrainio, ne Rusio, kulpis pro ilia kolapso[8]. Rusio tiam invadis Ukrainion la 24an de februaro 2022[9].

  1. Ukraine ceasefire agreement signed in Minsk CGTN Amerika, 5-a de septembro 2014
  2. Chairperson-in-Office welcomes Minsk agreement, assures President Poroshenko of OSCE support, OSKE, 5-a de septembro 2014
  3. OSCE Chief Monitor in Ukraine urges all sides to allow monitors to carry out duties safely OSKE, 15-a de septembro 2014
  4. Ukraine rebels vow to take back cities (arkivo) Skynews, 23-a de oktobro 2014
  5. Ukraine crisis: Leaders agree peace roadmap BBC, 12-a de februaro 2015
  6. Almost entire 'grey' zone in Donbas liberated by Ukraine without Minsk deal breach УНІАН, 27-a de decembro 2018
  7. Putin orders troops into eastern Ukraine on ‘peacekeeping duties’ The guardian, 21-a de februaro 2022
  8. Ukraine conflict: Biden sanctions Russia over 'beginning of invasion' BBC, 23-a de februaro 2022
  9. Ukraine news: Ukrainians being mistreated in Russian filtration camps, claims UK (arkivo) Independant, 24-a de februaro 2022

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search